In the sale you will find especially cheap items or current promotions.
Want to part with books, CDs, movies or games? Sell everything on momox.com
La homo, konscia ero de dio ≡ Naturo
« Vi serĉas Dion ? Kvazaŭ vi sercas viajn okulvitrojn, dum ili estas sur via nazo ! » Tion povus diri Spinozo, polurante vitrojn de optikiloj. Lia Dio estas la Universo, la nura Naturo. Neniu supertera Spirito iam kreis Homon, donis al li kiel ludilo Teron, kreskaojn kaj animalojn, kiujn li povus rompi lau sia plaĉo, nek gvidas kaj juĝas liajn agojn. Naturo instigas ciun ajon ekzisti. Ĝi kreas vivon, simple laŭ siaj leĝoj, sen « granda arkitekto » nek celo. La Homo estas nur ĝia portempa avataro. Lia konscio estas Dio, kiu provas konigi sin. La kono de Dio estas la ĝojo de la Homo.
La avideco de nia specio kaj ĝia nekonsekvenco minacas ĝian ekziston. Tra la mikroskopo de Spinozo, la aŭtoro, kuracisto kaj fiziologo, analizas ĝian funkcimanieron kaj kiel antaŭgardi ĝin kontraŭ memruiniĝo. Ĉu la homaro naskos sufiĉe rapide pli klarvidajn gvidantojn, kapablajn devigi ĝin adapti siajn ideologiojn kaj agojn al la senindulgaj leĝoj de la Naturo.